sabato 3 gennaio 2015

auguri di capodanno /novjaraj bondeziroj

COMUNICATO STAMPA che ancora una volta ricevo da Renato Corsetti :

Cari amiche ed amici, cari samideani,
ieri è iniziato il 2015 ed io desidero augurare a tutti voi che sia portatore di serenità, di soddisfazioni, di progresso.
Permettetemi di non inviarvi un augurio tradizionale, ma, di saccheggiare una canzone – benché sia riduttivo definirla così – di Lucio Dalla.
l’anno vecchio è finito ormai
ma qualcosa ancora qui non va
cari amici, il direttivo che avete eletto a fine agosto a Fai della Paganella sta lavorando intensamente e con coscienza, silenziosamente, per poter darvi i servizi che la federazione deve rendere disponibili ai propri soci.
Considerate però che – da un calcolo approssimativo fatto dal nostro tesoriere – ogni socio ordinario costa alla federazione almeno 40 euro. Sì sembra strano, ma i costi di funzionamento della segreteria, i costi della rivista, tutto questo ci porta a questa conclusione. Ovviamente i familiari ed i giovani ancor di più. La federazione da molti anni non aumenta le quote associative, ed anche quest’anno vorremmo non aumentarle, e questo sarà possibile se alcuni, molti di voi  - avendone le possibilità – decideranno di associarsi come sostenitore (84 euro) o garante (280 euro). E’ un sacrificio, però…..
Ma la televisione ha detto che il nuovo anno
porterà una trasformazione
e tutti quanti stiamo già aspettando…
, il nuovo anno porterà un nuovo impiegato – Riccardo Lamperti – un giovane molto attivo, molto motivato, che alcuni di voi hanno già iniziato a conoscere nel mese di dicembre, quando ha deciso di lavorare come volontario in via Villoresi sino al momento dell’assunzione.
, il nuovo anno porterà una ristrutturazione del sito esperanto.it, con miglioramenti eseguiti passo dopo passo.
, il nuovo anno porterà ad un miglioramento dell’aspetto estetico della rivista.
Vedi caro amico cosa ti scrivo e ti dico
e come sono contenta
di essere qui, in questo momento,
vedi, vedi, vedi, vedi,
vedi caro amico cosa si deve inventare
per continuare a sperare
, a sperare che abbia successo il progetto di Gianni Conti “mille e più di mille” riferendosi al numero degli associati
, a sperare che i partecipanti italiani ai congressi nazionali superino il numero degli stranieri perché il congresso nazionale è la concretizzazione – in una settimana – del nostro mondo ideale: la piazzetta per incontrare gli amici, il municipio per i lavori amministrativi, la libreria dove conoscere ed acquistare le ultime novità, la scuola per rinfrescare le nostre conoscenze, il teatro per godere di spettacoli teatrali e musicali….
L’anno che sta arrivando tra un anno
passerà
io mi sto preparando è questa la novità
in effetti il mandato ricevuto è triennale, ma io, noi del consiglio direttivo, stiamo preparandoci per consegnare al direttivo che ci seguirà una federazione attiva, numerosa, propositiva, e tutto questo è possibile solo se voi vorrete collaborare con noi, ognuno secondo la propria possibilità.
 
Grazie per le proposte che vorrete farci
Michela Lipari
presidente fei
 
Karaj geamikoj, karaj gesamideanoj,
hieraŭ komenciĝis la jaro 2015 kaj mi emas bondeziri al vi ĉiuj ke ĝi estu portanto de sereneco, kontentigoj, progreso.
Permesu al mi ne sendi al vi tradician bondeziron, sed prirabi kanzonon – kvankam estas redukte ĝin difini tiele – de Lucio Dalla.
la malnova jaro finiĝis jam
sed io ankoraŭ ĉi tie ne funkcias
Jes, karaj geamikoj, la estraro kiun vi elektis augusto-fine en Fai della Paganella estas intense kaj konscie laboranta, silente, por disponigi al vi la servojn, kiujn la federacio devas disponigi al siaj membroj.
Konsideru tamen ke – laŭ proksimuma takso de nia trezoristo – ĉiu ordinara membro kostas al la federacio almenaŭ 40 eŭrojn. Ŝajnas strange, sed la kostoj por funkciado de la sekretariejoj, la kostoj de la revuo, ĉio tio kondukas nin al tiu konkludo. Kompreneble la familianoj kaj la junuloj des pli. La federacio de pluraj jaroj ne altigas la sociajn kotizojn, kaj ankaŭ ĉijare ni ne emas ilin altigi, kaj tio estos ebla se iuj, pluraj el vi – havante la eblecojn – decidos aliĝi kiel subtenanto (84 eŭrojn) aŭ garantianto (280 eŭrojn). Estas sinofero, tamen…
Sed la televido diris, ke la nova jaro
alportos transformigojn
kaj ĉiuj ni jam tion atendas
Jes ja, la nova jaro alportos novan dungiton – Riccardo Lamperti – kiu estas junulo tre agema, tre celkonscia, kiun iuj el vi jam ekkonis dum decembro, kiam li decidis labori volontule en strato Villoresi ĝis la momento de la dungiĝo.
Jes ja, la nova jaro alportos restrukturigon de la paĝaro esperanto.it, dank’ al iom-post-iomaj plibonigoj.
Jes ja, la nova jaro alportos plibonigon de la estetika aspekto de la revuo.
Vidu kara amiko, kion mi skribas kaj diras
kaj kiel mi estas kontenta
esti ĉi tie, en tiu ĉi momento,
vidu, vidu, vidu, vidu,
vidu kara amiko, kion oni devas inventi
por daŭre esperadi.
Jes ja, esperi ke sukcesos la projekto de Gianni Conti “mil kaj pli ol mil” rilate al la nombro de la membraro.
Jes ja, esperi ke la italaj partoprenantoj al naciaj kongresoj estu pli ol la eksterlandanoj, ĉar la nacia kongreso estas la konkretigo – dum semajno – de nia ideala mondo: la placeto por renkontiĝi kun la geamikoj, la urbodomo por la administraj laboroj, la librovendejo kie ekkoni kaj aĉeti la lastajn novaĵojn, la lernejo por refreŝigi niajn konojn, la teatrejo por ĝui teatrajn kaj muzikajn spektaklojn
La jaro alvenanta post jaro
pasos for
mi estas pretiĝanta por tiu novaĵo
Efektive la ricevita mandato estas trijara, sed mi, ni estraranoj, estas nin pretigantaj por transdoni al estraro kiu sekvos federacion aktiva, multnombra, propon-riĉa kaj ĉio ĉi eblas nur se vi emus kunlabori kun ni, ĉiu laŭ sia eblo.
 
Dankon pro la proponoj kiujn vi emus prezenti al ni.
 
Michela Lipari
ief-prezidanto
 
 renato corsetti
renato.corsetti@gmail.com

Nessun commento:

Posta un commento